Soneto kun io pripensa
oni legis proprajn poemojn 
kaj mi aŭdis multajn poetojn 
sed neniu skribis sonetojn 
tio mutas epifonemon 

oni povas skribi laŭplaĉe 
sen iu ajn deviga formo 
ĉar tiam ne ekzistas normo 
kiu pritraktas temon haĉe 

en soneto precizigitaj 
kondiĉoj devigas al neto 
pripensoj estas densigitaj 

soneto havas amplitudon 
post prezentado de pamfleto 
oni devas fari konkludon
Varsovio, la 6an de oktobro 1999