Soneto kun eterna dubo
se Dio ie ajn ekzistas 
tiam Li estas superhoma 
kun dubo kuraĝo kaj kroma 
tutpovo - per rido rezistas 

ne havas komencon nek finon 
ni naskiĝas kaj poste mortas 
Li nin al ĉielo transportas 
posedante ĝustan rutinon 

tiam mi kredas pri eterna 
vivo - mi estas oportuna 
mia kredo estas lanterna 

eĉ se mi vidas kontraŭstarojn 
ĉar racio estas fortuna 
mi tre ŝatas orajn altarojn 
Zuriko, la 12an de novembro 1999