Soneto por Hanto sen Pano
Civitano kaj Kamarado 
Pano - Estimata Aŭtoro 
anstataŭ aperos memoro 
ni iru al narkotikado 

poste strikantajn instruistojn 
ni subtenu per kompateco 
se ili agos sen saĝeco 
tiam postiros defetistojn 

ŝatata Profesoro Pano 
vi transdonis min idealojn 
kiuj nun taŭgas por rikano 

vi semis ideologion 
kiu produktis kvastajn malojn 
subtenante patologion 
Zuriko, la 19an de novembro 1999