Soneto pri iu ofendo
de l' libro POTEM unu karton 
mia familio disŝiris 
ĉar parencoj ofende miris 
ke skandalo detruas farton 

je tio ne helpas ja ploro 
ĉar vi miaj familianoj 
scias bone pri uraganoj 
kiuj trairis tra humoro 

Rikardo estis tre sincera 
kaj siajn difektojn ne kovris 
nun li ne aspektas kolera 

mi ŝatas lin sed mi kritikas 
vojon sur kiu li manovris 
kaj li sin nur mem skarifikas 
Zuriko, la 23an de novembro 1999