indianon ne amnestias prezidento - eble li timas pro FBI aŭ li sublimas danĝeron poste ironias Leonard Peltier en prizono ĝuste pro la indianeco troviĝas - amerikaneco denaska gvidas al admono la statuo de libereco ridas nun pro la evidente malpura usona justeco ne estas la unua kazo ke fripono ne agas pente iam finiĝos tiu fazo