Soneto kun zurika Halka
"Tonhalle Zürich" pola Halka 
sed laŭ bona zurika arto 
kun originala bonfarto 
obtuza kiel korno alka 

spirito de Staŝko Monjuŝko 
ridas ĉar al la Guinness-libro 
pro la plej eta ekvilibro 
ĉe l' fino trafis dum embusko 

"iri aŭ ne iri" - l' demando 
ŝanĝiĝis tamen al foriro 
kaj ekestis mirakla miro 

"Konzertchor Harmonie" - rubando 
de kantoj estis tiel ĉarma 
ke nun memoro restas varma 
Zuriko, la 26an de novembro 1999