Soneto kun la konkordiĝo
en Einsiedeln ĵus konkordiĝis 
diversaj religioj - ago 
bedaŭre nur por unu tago 
tamen la evento nobliĝis 

por momento kreis futuron 
judoj moslemoj kaj budhistoj 
hinduoj guruoj baptistoj 
detruis konfesian muron 

la spektaklo estis impona 
paroloj dignaj kaj kuraĝaj 
impreso riĉa kaj multsona 

malgraŭ estis nur teoria 
efekto de konkludoj saĝaj 
signifo restas historia 

Einsiedeln, la 28an de novembro 1999