de Kriĉja kaj Mariĉja voĉoj sonas en oreloj averte lasta vojo ridas oferte tra aŭtuno malgraŭ riproĉoj homoj promenas pacience tra la tombejaj avenuoj ĉiuj estas individuoj en densa amaso sensence tempofluo sur flava foto pulsas hodiaŭ nostalgie en ĝi koleriĝas komploto iam ŝtonon iu disrompos kaj spiritoj oratorie min pro mia febleco trompos