Soneto pri rozoj naciaj
mia diro al sinjorino 
Janka por varsovia blanka 
loĝejo estas ege danka 
aldone kun roza destino 

ne kvin ne sep sed nur kvar rozoj 
du ruĝaj du blankaj standarde 
kaj aldono farita barde 
dezire kun bonaj prognozoj 

"maldece!" laŭ mia edzino 
mi respondas "laŭ tradicio 
tre taŭga por pola virino" 

tri aŭ kvar ho tute ne gravas 
se blank-ruĝa estas nacio 
je la kompozicio bravas
Zuriko, la 5an de novembro 1999