Soneto - l' unua brigado
mi pensis pri io hazarde 
subite venis volonteco 
kanti "Roton" - mia poleco 
komencis funkcii petarde 

"ni ne lasos l' teron" - mi lasis 
kaj krome eĉ germaniziĝis 
tro rapide paradiziĝis 
dum patria mizero pasis 

post du tagoj patriotgregoj 
festos Tagon Sendependecan 
sed surdigos ilin jelpegoj 

kaj sonos "L' Unua Brigado" 
anstataŭ "Roto" - moron decan 
kovros daŭre persekutado 
Zuriko, la 9an de novembro 1999