mi malfermas la vizieron vivante en Malnova Urbo kun vi tre ofte kun perturbo mi konis vian manieron gvidlibrojn mi skribis kaj tiam mi prenis de vi ĝustajn sciojn elvokante eĉ emociojn do mi forgesos vin neniam kiu de vi emis agadi kontraŭ la iama sistemo? ĉu vi ne scipovis persvadi? mi estis preskaŭ ĉiam sola miaj petoj estis dilemo por vi malgraŭ formo petola