Soneto pri la similaĵoj
homoj sen propraj opinioj 
pensojn de aliaj forprenas 
kaj kiel siajn proprajn tenas 
disrevoj fariĝas manioj 

pri sinjoro Vulpo mi skribis 
kaj multaj homoj identiĝis 
kun li kaj poste ofendiĝis 
eĉ se mi ofendon prohibis 

reagoj de kelkaj - ne vulpaj 
sed virŝafaj ekstreme tigraj 
super mi flugis pensoj kulpaj 

vulpinoj fariĝis anseroj 
moviĝis kun inklinoj migraj 
volis min sendi al inferoj 
Zuriko, la 18an de decembro 1999