Soneto pri pola radio
elsendoj estas konstruataj 
tiel por ne diri tro multe 
kaj ne riski negon aŭskulte 
interne estas cenzurataj 

kiel iam kun duonveroj 
apogantoj de komunismo 
nun ĉirpas pri kapitalismo 
sed laŭ perfidaj manieroj 

entute mankas memstareco 
kaj minimuma inventemo 
restas subiĝa influeco 

tiel profundajn riverencojn 
ne konis iama sistemo 
obeemo formas tendencojn 
Zuriko, la 28an de decembro 1999