fini Malnovan festi Novan de unu kun tri naŭoj iri al duo kun tri nuloj - miri observante perturbon movan pereos pli ol ĉiutage laŭ inversuma proporcio pro ĝojo kaj pro emocio la tempo pasos senimage kaj ni sur l' ponto ĉe la lago observas lumigajn raketojn pro frosto pikas nin lumbago sur la ĉielo fajrigita ni vidas nuntempajn Hamletojn ĉiu estas frenezigita