Soneto pri komercigado
lastatempe koruptaj krimoj 
estas ofte temoj presaĵaj 
pli ol pri problemoj nutraĵaj 
komercado agas sen limoj 

ŝuldantoj emas al mamono 
kiu logas al krimagado 
nur per trompanta komercado 
oni riĉiĝas sen admono 

mi ne kredas pri honesteco 
de komercistoj ĉar profito 
dependas ĉiam de ruzeco 

solida ago ŝajnas rara 
ĉar ofte aperas mefito 
kaj efekto estas amara 
Zuriko, la 5an de decembro 1999