Soneto - homoj kaj maŝinoj
teknika progreso nin helpas 
falas kostojn de produktado 
kaj laŭ tre simpla deduktado 
laborklaso pro tio jelpas 

ĉu por homo ĉu por maŝino 
oni devas nepre investi 
la unua povas molesti 
por la dua venas distino 

ĉu miloj da aŭtomobiloj 
por doni al ĉiuj laboron? 
jen ekologiaj subtiloj 

senlaborulo ĉiam plendas 
kaj blasfemas ŝtatan sektoron 
ĉar li helpon de ĝi atendas
Zuriko, la 10an de februaro 1999