Soneto esperantantena
Esperanto Sonas Poeme 
tiel nomiĝas la elsendo 
de Radio LORA sen plendo 
sed tamen kritikplena teme 

ni kronis aferon ĉampane 
la dekkvaran de februaro 
kun rozaro de Valentaro 
eĉ plorante pro ĝojo vane 

en tiu tago mi ŝanĝiĝis 
mi festas tiun datrevenon 
pro tiu kazo mi vertiĝis 

kio okazos  mi ne scias 
eble mi atingos deklivon 
al abismo - futuro krias
Zuriko, la 14an de februaro 1999