Soneto sen revolucio
la profesoro pri marksismo 
ripetas malutilajn vortojn 
skribas revoluciraportojn 
sed mankas revoluciismo 

"jen revolucio" ekkrias 
impulsiĝema naciisto 
aŭskultas tion komunisto 
kaj ne protestas sed ebrias 

estas gazetoj kiuj ĉiam 
tre forte revoluciiĝas 
eĉ senco alvenas neniam 

"al batalo" ĵus "al batalo" 
medioj demoraliziĝas 
per revolucia skandalo
Zuriko, la 15an de februaro 1999