Soneto pri aĉaj mensogoj
"polnisches Konzentrationslager" 
en la televida programo 
pri la plej krueleca dramo 
sincere parolis "Ansager" 

Binjamin Wilkomirski ŝanĝis 
sian veran biografion 
kaj militan monografion 
kiel Begley feroĉon tanĝis 

konatulo ekpentris bildon 
sur kiu mi skribis frazeton 
ni ambaŭ faris tiun ŝildon 

kiu de ni estas aŭtoro 
li volis meriti poeton 
kaj mi partoprenis en moro
Zuriko, la 17an de februaro 1999