sur tegmentoj neĝo degelas nigro-blankaj ebenoj faras sombrajn bildojn kiuj amaras pejzaĝo vetere ŝancelas de pendglacioj fluas akvo oni aŭdas ĉie glugladon aŭ alidire plaŭdbruadon jen la natura bodisatvo ĝis printempo multe da tagoj ankoraŭ vintro sovaĝiĝos en formo ekster la imagoj sed certe tiu tempo venos kiam vidindaĵo beliĝos ĝis tiam ni ĉion eltenos