Soneto kun suferanimoj
en radio diris fantomoj 
pri tago kiu ne ekzistas 
suferaj animoj asistas 
ĉe postmodernismaj iomoj 

tiujn animojn mi admiras 
kiel dum pli ol kvardek jaroj
oni povas sen kontraŭstaroj 
ripeti sloganojn - mi miras 

iam pri Varsovia Pakto 
nun pri NATO sameŭforie 
lascive en la sama takto 

l' tago fuŝas en kalendaro 
dum animoj purgatorie 
suferas en mia blagaro
Zuriko, la 29an de februaro 1999