Soneto pri belega lingvo
mi povas ĵuri esperante 
ke lingvo sonadas itale 
facile kaj originale  
interkompreniĝon farante  

iam ignorantoj vekiĝos  
malkovrante lingvan belecon 
funkciecon kaj humanecon 
utileco efektiviĝos 

multaj generacioj vidis 
diversajn timigajn terurojn 
al lingvo malmultaj konfidis  

ĝuste lingva komunikado 
povus trabati Babel-murojn 
per la Esperanto-movado
Zuriko, la 6an de februaro 1999