Soneto pri elstaramaso
oni aŭdas vorton "elstara" 
sed mem elstaruloj ne kredas 
ke ili elstarecon bredas
ĉar efekto ŝajnas amara 

apenaŭ li ion elpensos 
oni jam skribas pri grandeco
ne sciante je iu speco 
rezulto valorojn kompensos 

li mem ekkredis pri genio 
ĉar aplaŭdoj lin konvinkigis 
ne pensante pri ironio 

ekestis ligo reciproka 
kiu tiun troon nuligis 
bedaŭrinde ĝi estis moka
Zuriko, la 7an de februaro 1999