Soneto ne por dekjariĝo
pastro rektoro volas festi 
dekjariĝo de paroĥejo 
biografia sukcesejo 
riĉiĝos - ne provu protesti 

enviaj estas paroĥanoj
rigardas unu la alian 
moke kaj vidas ŝuldon vian 
ne sian la piaj kristanoj 

malgraŭ vere bonaj rilatoj 
kun ili ĉiuj mi ne venos 
pro aliaj prioritatoj 

sacerdoton oni bezonas 
li "eternan ripozon" benos 
kiam homo morton admonas
Zuriko, la 9an de februaro 1999