Soneto por mia fratino
"laŭ bezono ni devas fari..." 
oni aŭdas ofte l' ekskuzon 
por gardi ĥoĥolan obtuzon 
panon kaj vinon kontraŭstari 

la bukedon blank-amarantan 
por mia amata fratino 
malproksime kun ruĝa vino 
sendante bondeziron hantan 

en la sama loko plektiĝas 
ĉiuj nomtagaj okazaĵoj 
kun jaroj kiuj nun kaŝiĝas 

la samaj klezmeroj priludas 
melodiojn de pasintaĵoj 
ankaŭ rememorojn inkludas
Zuriko, la 13an de marto 1999