Soneto pri nostalgimanko
tago post tago mi ĝin perdas 
ĝi foriras de miaj pensoj 
rememoroj estas suspensoj 
kaj en skribado ruĝo verdas 

iam estis por mi esenco 
de mia multspeca agado 
kun ĝi bindiĝis atendado  
por espero ankaŭ potenco 

doloris la malnova vundo 
sed mi revadis pri reveno 
mi tre sopiris ĝis profundo 

nun ĉio jam cikatriĝita  
sen spuroj de iama beno 
de PATRUJO malforgesita
Zuriko, la 14an de marto 1999