Soneto kun elsendo hora
eĉ de Ĉinio ĝis Usono 
disvastiĝis tiuj informoj 
ke radio sendas laŭ normoj 
en kiuj troviĝas admono 

ĉiu volis ion aldoni 
tion pri kiu nur mi aŭdis
multaj la projekton aplaŭdis 
sed emis alion proponi 

de du horoj nur unu restis 
por Esperanto duonteme 
kaj tiun ŝanĝadon ni festis 

ne estas alia ebleco 
Esperanto Sonas Poeme 
pro la amika afableco
Zuriko, la 15an de marto 1999