Soneto pri la mikrofono
oni proponis por mi helpon 
en la radia entrepreno 
dum la esperanta kunveno 
mikrofono komencis jelpon 

poste funkciis kareseme 
eldonis etajn tonojn flustrajn 
kaj ankaŭ kriojn peze frustrajn 
sed ne blasfemojn - eĉ ekstreme 

kiam sonos marŝo funebra 
mia mikrofono silentos 
dum okazintaĵo celebra 

sub granda bloko de granito 
restoj de la vivo ne sentos 
malaperos ankaŭ hezito
Zuriko, la 16an de marto 1999