l' unua tago de printempo floras per balona ĝojeco sopiro fariĝis ebleco Picard kaj Jones - rekorda tempo mia koro estis kun ili se pri tiuj rekordoj temas kiuj senliman pacon semas mi povas sekure trankvili sur Belorusio balono estis komplete detruita laŭ la diktatora bezono ekzistas ŝtatestroj danĝeraj kaj l' mondo estas dividita sed estas deziroj esperaj