Soneto pri ĵonglo de vortoj
elsendoj estas kiel vivo 
kun bono kaj malbono kune 
iom nebule iom sune 
kun laŭroj aŭ kun malkultivo 

ĉu trafi mezon de konscio 
voki ĝojon doni konsolon 
pacige provoki petolon 
aŭ paroli pri emocio 

estas diversaj kriterioj 
inter "teĥno" kaj simfonio  
kaj inter laŭdoj kaj varioj 

mi ne devas al ĉiuj plaĉi 
ĵonglo de vortoj - agonio 
aŭ nasko - mi scipovas klaĉi
Zuriko, la 25an de marto 1999