Soneto pri knajpa vetero
por lasta spektaklo de Lupa 
ŝi jam teatron ne atingis 
ĉar antaŭe iom tro svingis 
ĝojante pri aĉeto jupa 

en la knajpo "jugoslavia" 
en kiu mankis jugoslavoj 
ĉar ili batalis per glavoj 
ekestis etoso magia 

"vi partoprenis premieron 
mi partoprenos finisaĵon" 
"forgesu magian aferon" 

"la vetero estis fatala 
ne pentu tiun teatraĵon" 
la reago ŝajnas normala
Zuriko, la 27an de marto 1999