Soneto pri solaj momentoj
en nebulo aŭ sub sunvarmo 
aperas ĉagreno konsola 
ke homo volas esti sola 
kaj ne en iu granda svarmo 

burdo tro laŭte zumtimigas 
apud malice gutas krano 
najbaro kantas en soprano 
eĉ ĉiu eteco lacigas 

en tiuj tempoj oni devas 
nepre ridi eĉ sen motivo 
tiam niaj problemoj krevas 

estas ankaŭ tristaj ridetoj 
kaj tiam reflekso pri vivo 
instigas al polisindetoj
Zuriko, la 28an de marto 1999