Soneto kun la kantistino
mi kuris iam kun tonbendo 
por ĉiutagan panon havi 
kaj de tempo al tempo ravi 
pro bona voĉo por elsendo 

iam en Stok-Teatro kantis 
La Lupa kun melankolio 
popolkantojn de Italio 
kaj vere ŝi surscene hantis 

ŝi kun neniu akompano 
scipovis publikon konvinki 
ke ŝi agas kiel vulkano 

"vole e mi ricordo" - birdo 
forflugis  ĉar ne volis drinki 
restis "AMEN'" kun nigra ŝildo
Zuriko, la 3an de marto 1999