Soneto - devio de mio
tiu vin ne povas imponi 
kiu restadas eksterlande 
ĉar lia vivo fluas rande 
li volas sin bone eksponi 

mi vidas homojn kun kompleksoj 
kiuj foje sugestas ĉion 
kaj havas de tio nenion 
nur revas pri iuj ampleksoj  

kuras ofte sen matenmanĝo 
en tramo manĝas sekan bulkon 
sian vivon donas por ranĝo 

ekstrakta feliĉo banala 
desegnas sur vizaĝo sulkon 
jen elmigrado malnormala
Zuriko, la 6an de marto 1999