Soneto samaritanina
ŝi trovis Mastron ĉe torento 
tuj ekkredis pri liaj voĉoj 
kaj pri ĉielo sen riproĉoj 
ankaŭ pri infera evento 

"transdonu la signon de paco" 
oni premas najbarajn manojn 
fremdulojn kaj samideanojn 
la mesa kutimo kun graco 

tuj vivo revenas al moko 
kaj malsolida kunlaboro  
al krudaj ecoj de epoko 

de tempo al tempo okazas 
ke homoj bonfartas en moro 
kiu sur humaneco bazas
Zuriko, la 7an de marto 1999