Soneto dialektkverela
en hejmo ni iom kverelis 
pri dialogo dialekta 
por mi tute malintelekta 
la edzino moron rivelis 

ĵargonparolanto malsanas 
por mi li estas invalido 
en penso regas malrapido 
dum aŭskultantoj lin ĉikanas 

se vi pro tio ofendiĝas 
pro mia purlingveca kredo 
tiam parolo malprestiĝas 

en lingvo libero troviĝas  
ĝi apartenas al posedo 
kie nia saĝo moviĝas
Zuriko, la 8an de marto 1999