Soneto tosta por Filipko
Filipko estas unujara 
ridas kaj iom paroletas 
ankoraŭ ne marŝas sed pretas 
iri antaŭen bubet' kara 

li kreskos al grandega cebro 
ĉar li vivas vale ne monte 
post jaroj li ridos volonte 
eĉ se mondon kovros tenebro 

por tio ni kantu "cent jarojn!
cent jarojn! vivu dolĉe por ni 
kaj forpelu ĉiujn amarojn!" 

"venonteco bone futuras" 
efekto poste kaŭzos pri 
surprizo kiu bonaŭguras
Zuriko, la 12an de aprilo 1999