Soneto pri ternorezulto
kanceliero frapis brakon 
kaj unimembrecon promesis 
pola ĉefministro karesis 
kaj ternante punis stomakon 

ili ne scipovis paroli 
ĉar estis problemoj je spiro 
al vortoj alvenis sopiro 
por malsekigadon kontroli 

ili ambaŭ forgesis danki  
por reciproka brakumado 
ĝustaj temoj komencis manki 

pro tio ekestis skandalo 
je perioda atendado 
okazis brakuma dualo
Zuriko, la 13an de aprilo 1999