Soneto pri aliaj ventoj
jaroj forpasas kaj mi legas 
en la revuo "Veloj" ion 
kio elvokas ironion 
ĉar min iu memore tegas 

en naŭdek oka en Pollando 
somero ne estis tro varma 
dominis ventego alarma 
ĉar navigadis propagando 

malgraŭ akraj politikventoj 
amaso senĉese protestis 
hontaj estis tiuj eventoj 

antaŭen tra malfacilaĵoj 
sed mentaleco tamen restis 
kaj fortiĝas tiuj restaĵoj
Zuriko, la 14an de aprilo 1999