Soneto - rata intelekto
en malpuraĵoj de milito 
ni dronas kaj tre malfacile 
scipovas savi nin trankvile 
pri metodo daŭras hezito 

sur ambaŭ flankoj senespero 
ne komprenas bandoj malĝustaj 
ke militoj ne estas justaj 
kaj en paco troviĝas vero 

povavido kaj venĝo vola 
obstine kontraŭ kompromiso 
estas fenomeno petrola 

en la mondo ruinigita 
malbezona estos premiso 
por intelekto ratigita
Zuriko, la 19an de aprilo 1999