Soneto pri diversaj tonoj
Bulat Okuĝava deklaris 
ke li konas kvin gitarkaptojn 
li kantis kaj ludis adaptojn 
de siaj versoj kiujn flaris 

mi konas ses gitarakordojn 
unu pli sed mi per mieno 
ne tuŝas mankojn - en ĉagreno 
mi trovas intelektajn bordojn 

certe mi ne povus bombardi 
kiel NATO kaj ne mortigi 
sed pro tio mi ŝatas bardi 

ĉu "legato" aŭ ĉu "staccato" 
voĉe mi volas detruigi 
esperon de ĉiu soldato 


Zuriko, la 12an de majo 1999