Soneto kun minimaleco
tiel nomata fremdlandano 
ĉe tiu lando li persistas 
en kiu ankoraŭ ekzistas 
merito por vino kaj pano 

bonfarto estas ambicia 
popolsimpleco estas fida 
kaj en ĉiutageco rida 
ĝuste pro tio atrakcia 

malgraŭ diversaj pezaj devoj 
ĉiuj en propra mondo vivas 
flugas libere kiel mevoj  

sen malespera atendado 
konsciencon neniu klivas 
plezure pasas aktivado 
Zuriko, la 15an de majo 1999