Soneto por deca kutimo
oni ne scias pri kialoj 
de ekesto de popolaĵoj 
aŭ tre simplaj ordinaraĵoj 
kiel kanto de najtingaloj 

tiuj sonoj venas de virto 
kiu pereas en odoroj 
de majo kaj ankaŭ en moroj 
popolaj pro natura flirto 

ŝanĝi bezonojn al valoroj 
estas afero delikata 
kaj malfacila sen sonoroj 

se de marĉo venos puraĵo 
kaj de mizero riĉo sata 
tiam estas vera decaĵo 
Zuriko, la 17an de majo 1999