Soneto kun malaprezstato
Branko Sbutego al ĉielo 
rigardas kaj ne al kamero 
alie li ne per sincero 
esprimas veron sed per helo 

Fritz dum naskfesto de Helena 
rememorigas junajn jarojn 
kaj en Reĝmonto kontraŭstarojn 
tamen sen la fonto gehena 

kaŭzis rusoj kaj ne germanoj 
pri poloj nenion menciis 
diris bone pri alemanoj 

li kaj pastro de Montenegro 
tamen senrajte emociis 
mi prenis tion kun alegro 
Zuriko, la 20an de majo 1999