Soneto de prodigantfilo
mi jam skribis pri Vi Patrino 
tre multe kaj mi ne plu trovas 
laŭdvortojn - mi komenci povas 
alie - eble en latino 

mia Patrino ĉiam justa 
Via decido estis sankta 
kaj Via sankteco abstrakta 
ne por prijuĝi la plej gusta 

kiam mi tra maroj navigis 
tiam Vi timis kaj doloris 
ĉar mi leteron ne poŝtigis 

mi Vin nun alpremus karese 
mi hontas - Vi iam min gloris 
prodigintan filon... senĉese
Zuriko, la 22an de majo 1999