Soneto pri tragika paro
li estis dece iom kruda 
sed en moro malbabilema 
lia vivo estis problema 
ĉar en konfliktoj estis pruda 

Maria Kalergis li amis 
sed ŝi pri la amo ne sciis 
kaj ŝi alie ambiciis 
baldaŭ situacio dramis 

ŝi kaj li rajdis tra Berlino 
verŝajne pri io parolis 
sed pasis neniu kulmino 

li sentis sin kiel perdita 
eble tio kion li volis 
estis por ĉiam forĵetita 
Zuriko, la 23an de majo 1999