Soneto kun multaj nacioj
Koperniko - aha! - germano 
Zamenhof - kompreneble - ruso 
Chopin - judo aŭ eble pruso 
ne polo kiel fremdlandano 

la teoriojn oni aŭdas 
sur senlimaj teritorioj 
kelkaj diras kun eŭforioj 
pri ili kaj ilin aplaŭdas 

"Auschwitz - la pola koncentrejo"  
en televida edukado 
kaj ankaŭ en ĉiu lernejo 

"ni estas kun Vi nia Papo" 
"pri judoj falsa informado" 
okazas sur la monda mapo 
Zuriko, la 24an de majo 1999