mi mendis lokojn en "bodego" por ke estu guste por gastoj sed tamen ekestis prokrastoj ĉar konkojn ne manĝas kolego alidire "fruti di mare" ekestis momente abstrakta kaj Roman Samsel malkontakta futuro aspektis amare de Varsovio al Zuriko distanco ne estas tro granda tamen ne taŭgas por heliko kien falas pomo de arbo? polmo kun kakto estas fanda jen por literaturo varbo