Soneto je patrina tago
ŝi ne volas esti ŝatata 
kiam nin karese punigas 
ni disrevon kun puno ligas 
per pravo ŝi restas firmata 

malgraŭ punoj ni ŝin tre amas 
forgesante malagrablaĵojn 
ni kantas kun ŝi fabelaĵojn 
de kiuj enhavoj eĉ flamas 

"la plej bone kun la patrino" 
kaj "forfluas rapide tempo" 
tre ofte ploras amatino 

infanoj en mondo perdiĝis 
kaj denove estas printempo 
rememoroj aktualiĝis 
Zuriko, la 26an de majo 1999