Soneto - ...tamen sen hepato
homo dika estas malsana 
ĉar mankas por li karaktero 
kiu gvidus vivon per klero 
por ke ago ne estu vana 

al si mem mi prenas konsilon 
tamen kun vorto "sed" aldone 
ĉar dikulo fartas impone 
dum sveltulo provas utilon 

ekzemple la libraj herooj 
Bregnon aŭ Onufry Zagłoba 
l' dua pli dika sen vetooj 

lasttempe min pikas koliko 
hepato estas malaproba 
kaj tiel protestas pro diko 
Zuriko, la 29an de majo 1999